Tera radiuso

La radiuso de la terotera radiuso estas grava kvanto en multaj fakoj, aparte en geosciencoj kaj tekniko. Ĝi mezuras proksimume 6.370 km.

Kalkulo de la ĉirkaŭmezuro de la Tero

La unua metodo por mezuri la teran radiuson estis proponita de Eratosteno la jaro 225 a.K. surbaze de la surfaca kurbeco. Ĝi rezultigis 40.000 km por la perimetro (= ), do 6.366,19 km.
Tio estis konfirmita de ekspedicio en 1735—1741 de Franca Akademio.
La metodo eliras de la hipotezo, ke la tero estas sfero.

Tamen, la tero - same kiel tio de ĉiuj ĉefaj planedoj - NE estas ekzakte sfera. Ekzakta sfero laŭdifine havas ununuran radiuson, sed surtere la distanco de marnivelo ĉe ĉiu punkto de la surfaco al la centro iom varias de loko al loko.
Kun malmultaj esceptoj tiu distanco, la tera radiuso varias de 6.356,750 km ĝis 6.378,135 km (diferenco de 0,335 %), tiuj du ekstremoj estas la polusa radiuso kaj la ekvatora radiuso, respektive.

Notu: Tera radiuso foje estas uzata kiel mezurunuo de distancoj, aparte en astronomio kaj geologio. Ĝia simbolo tiam estas .


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search